La bosko fraksena tre klare parolas
Per vortoj blovataj de l' vento el ĝi;
Dum sur ĝiaj branĉoj sunlumo briletas
Vizaĝoj amataj rigardas al mi
En revo malnovaj amikoj aperas
Vekiĝas memoroj pri ĝojo kaj plor';
Kun flustro mallaŭta folioj susuras
Ĉe l' bosko fraksena, la hejmo de l' kor'
Ne plu mi ridadas, la paŝoj peziĝas
Ariojn malnovajn aŭdadas orel';
Pri tagoj de ĝojo mi nun enpensiĝas
Amikoj revenas al ter' el ĉiel'
En ĉiu angulo vidiĝas najbaro
La karaj vizaĝoj ne plu estas for:
Rigardas min ame malnov-amikaro
El bosko fraksena, la hejmo de l' kor'