[Teksto de "La Mar'" ft. Alberta Casey]
[Strofo 1]
La mar', kie rebrilas ondoj en arĝent'
Tra helaj golfoj nun, la mar'
Silente estanta en pluvo
[Strofo 2]
La mar', sub varmĉiel', petolas per ŝaŭmar'
Blankaj ŝafidoj de la mar'
Paŝtisto lazura senfina
[Rekantaĵo]
Kaj jen la eleganta kano ĉe laget'
Kaj jen la blankaj mevoj, kaj eta domet'
[Strofo 3]
La mar', sorĉa, eterna, logas nin al vi
De ama kanto por la mar'
Jen sonas por vi melodio
[Rekantaĵo]
Kaj jen la eleganta kano ĉe laget'
Kaj jen la blankaj mevoj, kaj eta domet'
[Strofo 4]
La mar', sorĉa, eterna, logas nin al vi
De ama kanto por la mar'
Jen sonas por vi melodio