Ekde nememorebla tempo
niaj sovaĝaj animoj ĉi tie loĝas
Janderu' nin kreis el spiro kaj argilo de tiu ĉi grundo
Li kreis Gŭarasi', la sunan Dion, kaj la belan Ĵasi'
la lunon, Reĝinon de la Nokto
Li kreis dion Akŭanduba, kiu trudas ordon
per la sono de la fluto
Li kreis Abasai', Dion de la bataloj
Li kreis ankaŭ multajn gravajn diojn
Al Kiuj nia popolo ja kredas
Multaj raraj bestoj jam ne ekzistas
Belaj raraj arboj jam ne ĝermas
Sed la eĥoj de niaj sovaĝaj kantoj
ankoraŭ eĥas en la aero
Por ke ankaŭ nia historio ne perdiĝu en la tempo
Ni rakontos nun al vi