Petro iris for, kun rompita kor'
Al ajna eksterlando
Por instigi sin, ebriigi sin
Per malmultkosta brando
Nova freŝa paĝ', urboj kaj pejzaĝ'
Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo
Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci'
Pecon de sia malĝojo
Al trinkeja strat', por bona rezultat'
Li sciis kion fari
Kaj ĉe trinkbufed', kun glas' kaj cigared'
Li povis sin prepari
Plena je inspir' kaj vivoeliksir'
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin'
En malhelajn okulojn
Kara aŭskultant', ĉu pro lia vant'
Nun venu moralaĵo?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kaŝiĝas sub korsaĵo?
Sed eble post monat' de ĝojosurogat'
Silentiĝis la krio
Ne pro memkompren', sed tiu eta ben'
Estas pli ol nenio
(Pli ol nenio, fakte pli ol nenio)