Kiel ofte ni haltis, hezitas kaj pensas
Dubante pri la voj'
Kiel ofte ni staras kaj reve atendas
Por pli favora foj'
Sed de tempo al tempo kelkfoje ni pensas
Ni trovis ion pli'
Ni etendas la manon por preni la bonon
Sed vidas kiam ĝi
Forglitas el la man'
Stranga okazo revidi vin kiam
Mi fuĝis al la sun'
Jaro pasintis, mi pensis ke eble
La tempo ĝustas nun
Mi vidis la lumon en via okul'
Kaj demandis pri favor'
Kaj mi kuŝis kun vi tiun nokton la solan
Kaj ĉio estis for
Forglitas el la man'
Nenio estas por ĉiam, ĉio glitas for
Lasas nur la memoron kaj la vundojn en la kor'
Forglitas el la man'