Jam la trinkejo fermiĝis, ni iras tra mallumo kaj pluvo
en mia vivo vi ŝajnas ankoraŭ kiel fremda figuro
en via voĉo kaŝita dolor'
mi ne respondas, sed turnas min for
kaj silente rigardas al la muro
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas
la vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas
pardonu min kara pro mia silent'
sed mi vidis ke ofte turniĝas la vent'
kaj ĉiam la mondo malsame aspektas
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias