[Teksto de "La dizertonto" ft. Ĵak Le Puil]
Sinjoro Prezident'
Mi skribas ĉi leteron
Kaj havas mi esperon
Vi legu kun atent'
Alvenis jen paper'
Kun la ordon-invito
Foriri al milito
Merkrede je l' vesper'
Mi diras sen rezon'
Ke tion mi ne faros
Mi sur la ter' ne staros
Por murdo de la hom'
Ne ofendiĝu vi
Se mi per ĝi vin spitas
Mi ĉion mem decidas
Kaj tuj dizertos mi
En mia juna aĝ'
Formortis mia patro
Foriris mia frato
Kaj brulis la vilaĝ'
Patrino pro sufer'
Jam kuŝas en la tombo
Ne zorgas ŝi pri bombo
Ne zorgas eĉ pri verm'
Dum mia kaptitec'
Jam oni la edzinon
Forŝtelis kaj animon
Kaj la pasinton eĉ
Jam morgaŭ sen prokrast'
Fermiĝos mia pordo
Al jaroj de la morto
Kaj fuĝos mi kun hast'
En almoz-peta viv'
Mi iros tra la mondo
Mi estos vagabondo
Kaj diros re al vi
Rifuzu al buĉad'
Rifuzu murd-inciton
Ne faru vi militon
Rifuzu al murdad'
Se fluu nun la sang'
La propran do vi donos
Jen kion mi proponos
Sinjor' de alta rang'
Kaj se vi serĉos min
Eksciu trup' ĝendarma
Ke estos mi senarma
Ĝi pafu do sen tim'
Ĝi pafu do sen tim'