Video La Prezidenta Chaso de Ak Le Puil 2025 Lyrics Lyrics

Escucha la música Lyrics más popular de Ak Le Puil y otros artistas en línea. Disfruta de las mejores canciones de 2025 en Musicas-Cristianas de música en línea. ¡Encuentra tu canción favorita y escúchala en cualquier momento y en cualquier lugar!

Video La Prezidenta Chaso » Ak Le Puil Letra

INICIOAk Le PuilLa Prezidenta Chaso

Ak Le Puil - La Prezidenta Chaso Lyrics


[Teksto de "La prezidenta chaso"]

[Strofo 1]
En la kastel' de la Dolora Dent'
Nun regas la tradici'
La graf' Alfredo por la prezident'
Invitis al ekspedici'
Estos bela fest'
Pro la ĉasobest'
Tra kverkoĝangal'
Oni pafos al
Sovaĝanasojn, kiujn pro l' bezon'
Akiris la graf' per bareloj da mon'
Sovaĝanasojn, kiujn pro l' bezon'
Akiris la graf' per bareloj da mon'

Du generaloj kun penega spir'
Alvenas antaŭ diplomat'
Sekvas la filo de emir'
Jen kardinal' kaj eĉ abat'
Kaj sindikatist'
Artopublicist'
Firmadirektor'
Filma reĝisor'
Sonas trompoj nun kaj jen sen mantel'
Maljuna vir' alkuras sur fotel'
Sonas trompoj nun kaj jen sen mantel'
Maljuna vir' alkuras sur fotel'
De ĉiu flank' okazas la pafad'
Kugletoj ŝvebas en l' aer'
La hundoj, pro la timo de vundad'
Kuŝiĝas vigle kontraŭ ter'
La graf' kun obstin'
Disaŭdigas sin
Pro la malsukces'
Pafas li sen ĉes'
Similas ĉiu flag' al fiŝa ret'
Sovaĝa pork' rezignas kun ridet'
Similas ĉiu flag' al fiŝa ret'
Sovaĝa pork' rezignas kun ridet'

Sed kiu do promenas sur ĉi krest'
Neklara estas la observ'
La maljunul' konkludas al mambest'
Simila al malgranda cerv'
Restu la fotel'
Je taŭga nivel'
Tremas la pafil'
Kie l' ellasil'?
Paf! Kaj pro erar' pri la anatomi'
Ĵus mortis l' ministro pri l' ekonomi'
Paf! Kaj pro erar' pri la anatomi'
Ĵus mortis l' ministro pri l' ekonomi'
Sed kiam l' maljunulo krias "Traf'!"
L' etoso lamas dum moment'
Abundas post redakt' de paragraf'
Protestoj kontraŭ ĉi event'
Sed pro la distanc'
Rolis ne la ŝanc'
Estas li spertul'
Gravas ne l' okul'
Cetere la ministr', laŭ ia sci'
Rilatis kun membroj de l' opozici'
Cetere la ministr', laŭ ia sci'
Rilatis kun membroj de l' opozici'

Reiĝas la seren' kun noktoven'
Malaperas la pulvonub'
La kardinalo zorgas pri la ben'
De la viktimoj de ĉi trup'
Maljuna aprin'
Kaj anasoj kvin
Trinku ni kun gaj'
Ridu multe kaj
Ĉar tamen zorgas ni pri karitat'
Donacos al viktimoj de ma-alsat'
Ĉar tamen zorgas ni pri karitat'
Donacos al viktimoj de ma-alsat'

La Prezidenta Chaso » Ak Le Puil Letras !!!
Esta sitio web no aloja ningún tipo de archivo audio o video© Musicas-Cristianas 2025 España | Chile - Argentina - México. Todos los derechos reservados.

Escuchar músicas enlinea gratis, 2025 Escuchar Música Online, Música en Línea 2025, Música en Línea Gratis, Escuchar Música Gratis, Música Online 2025, Escuchar Música

Música 2025, Música 2025 Online, Escuchar Música Gratis 2025, Músicas 2025 Gratis, Escuchas top, Música de Moda.