[Teksto de "Furzoj iam kaj nun" ft. Ĵak Le Puil]
[Strofo 1]
Iam estis reĝa sorto
Ke tuj estis leĝa vorto
Por ni, kiam sur la trono
Ekaŭdiĝis furza sono
Sed ĉe la sama delikto
Nin atendis tuj verdikto
[Rekantaĵo]
Nun ni furzas reciproke
Tutlibere laŭepoke
Post la tim-aŭtoritatoj
Nun la rajt' de demokratoj
Post la tim-aŭtoritatoj
Nun la rajt' de demokratoj
[Strofo 2]
Iam generala vorto
Por soldatoj estis morto
Ni obeis al ordono
Eĉ de fi-Napoleono
Kaj militis kontraŭvole
Nur pro la ordono sole
[Rekantaĵo]
Nun ni pafas reciproke
Tutlibere laŭepoke
Venis post la ĉefsoldatoj
Nun la rajt' de demokratoj
Venis post la ĉefsoldatoj
Nun la rajt' de demokratoj
[Strofo 3]
Iam fraŭdis por eksporto
Fajfis tute pri la sorto
De proletoj la patrono
Sidis sur la mono-trono
Sed se ŝtelis la proleto
Lin arestis policeto
[Rekantaĵo]
Nun ni fraŭdas reciproke
Tutlibere laŭepoke
Post la mastraj ekspluatoj
Nun la rajt' de demokratoj
Post la mastraj ekspluatoj
Nun la rajt' de demokratoj