Video La Kongresurboj de Ak Le Puil 2025 Lyrics Lyrics

Escucha la música Lyrics más popular de Ak Le Puil y otros artistas en línea. Disfruta de las mejores canciones de 2025 en Musicas-Cristianas de música en línea. ¡Encuentra tu canción favorita y escúchala en cualquier momento y en cualquier lugar!

Video La Kongresurboj » Ak Le Puil Letra

INICIOAk Le PuilLa Kongresurboj

Ak Le Puil - La Kongresurboj Lyrics


[Teksto de "La kongresurboj" ft. Ĵak Le Puil]

[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'

[Strofo 1]
Ade de Bulonjo ĉe la mar'
Kongreson vidis ĉiu jar'
De la valoj aŭ de la montar'
Alvenas l' esperantistar'
Eĉ se 'stas problemoj pri la mon'
Vojaĝas ni al Vaŝington'
Aŭ bojkoto de landoblok'
Ni iras al Vladivostok'

[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'

[Strofo 2]
Estis elefanta la kotiz'
En la kongreso de Pariz'
Malaperis tuta komitat'
En la kongreso de Darmŝtat'
Loĝis ni en kooperativ'
En la kongres' de Tel-Aviv'
Varmis multe tro la atmosfer'
En la kongres' de Bonaer'

[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'
[Strofo 3]
Pri neŭtralec' estis la proklam'
Dum la kongres' de Rotterdam
Korsalutis nin la ĉefskaben'
En la kongres' de Liĥtenŝtejn'
Nin salutis la putinkorus'
En la kongreso de Aarhus
Loka grupo de la papinfan'
En la kongres' de l' Vatikan'

[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'

[Strofo 4]
Pro politik' estis ja protest'
Dum la kongres' de Budapeŝt'
Temis nur pri la biografi'
Dum la kongres' de Varsovi'
Ni parolis pri matematik'
Dum la kongres' de Rejkjavik'
Kaj prelegis multe pri kirurg'
En la kongreso de Hamburg'
[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'

[Strofo 5]
Regis nur la tohuvabohu'
En la kongres' de Katmandu'
Pro sukceso estis nur gratul'
Dum la kongreso de Seul'
Ni aĉetis je nigra merkat'
En la kongreso de Rabat'
Venis paco en interna agad'
Dum la kongreso de Bagdad'

[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

Se kelkaj celas al la dorm'
Ripozi en la kampardom'
Aŭ iras al la famili'
Tuj kiam estas ja feri'
Preferas mi laŭ interes'
La partoprenon en kongres'

[Strofo 6]
Ni suferis pro stranga malsan'
Dum la kongreso de Vjentjan'
Kaj timegis pro retrovirus'
En la kongreso de Vilnjus'
Nokte okazis flugakcident'
Dum la kongreso de Taŝkent'
Sed finfine estis nur kontuz'
Dum la kongreso de Tuluz'

[Rekantaĵo]
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'
Ĉiam tuj mi pretas diri jes
Por partopreni en kongres'

[Eliro]
La-la-la-la-la-la-la-la-la
La-la-la la-la-la-la
La-la-la-la-la-la-la-la-la
La-la-la-la la-la-la-la

La Kongresurboj » Ak Le Puil Letras !!!
Esta sitio web no aloja ningún tipo de archivo audio o video© Musicas-Cristianas 2025 España | Chile - Argentina - México. Todos los derechos reservados.

Escuchar músicas enlinea gratis, 2025 Escuchar Música Online, Música en Línea 2025, Música en Línea Gratis, Escuchar Música Gratis, Música Online 2025, Escuchar Música

Música 2025, Música 2025 Online, Escuchar Música Gratis 2025, Músicas 2025 Gratis, Escuchas top, Música de Moda.